?

Log in

   Journal    Friends    Archive    Profile    Memories
 

taglibro de nenifaranto

feb. 23-a, 2006 01:29 am mi protestas!

Mi forte protestas. Kial plorado neniel helpas plibonigi la vivon????

6 komentoj - Afiŝu novan komenton

feb. 21-a, 2006 04:04 pm Pola Radio



Aŭskultu Polan Radion, kaj via tago beliĝos :-)

Afiŝu novan komenton

feb. 21-a, 2006 02:38 am antaŭ 19 jaroj


Neniam mi konis miajn avojn, ĉar avo Giovanni mortis en kvindekaj jaroj kaj avo Nicola mortis nur du monatoj post kiam mi naskiĝis. Sed, ekde kiam mia kara amiko aĉetis por mi "En barko senpilota", avide mi trafoliumas nokte, kiel nun, tiujn paĝojn en kiuj troviĝas la poemoj de la poeto kiujn li verkis en 1986a, la jaro dum kiu mi naskiĝis. [Nu jes, tiam naskiĝis lia nepino, ne nur mi ;-)] Avide, jes. Ĝis konsumi ilin, paĝon post paĝo.
Kaj mi imagas lin finverki poemon kaj kaŝe meti ĝin sub mian kusenon.

«[...] Trans la pord' atendas ĉio,
Plena korb' da emocio:
Paŝu vi kun energio,
Ja la vivo krutas!

Sed survoje al la alto
Dum la granda peno
Vin subtenu korekzalto,
Ne malhelpu spleno.
En mallum' ne kaŭru honte!
Spertu vigle kaj volonte,
Iru al la ĝoj' renkonte,
Brava laŭ sinteno!»

Afiŝu novan komenton

feb. 19-a, 2006 05:45 pm Mi kaj la kafo

Kiam mi estis infano, mi estis ĉiam ravita de la plenkreskuloj kiuj post la tagmanĝo dimanĉa trinkadis malrapide brunan likvaĵon varmegan. La tuta manĝoĉambro pleniĝis je ties odoro kiu tiklis mian nazon kaj mian scivolemon tiel, ke mi volis gustumeti ĝin. Panjo, mi memoras, ne aprobis, ĉar "Vi tro etas". Tio estas laŭvorta traduko, kompreneble! Ĉar tiam mi estis ege dika :-) se mi trovos fotojn pri mi, mi certe montros por doni al vi ceteran ridon ;-)
Paĉjo, male, iomete konsentis, ke mi gustumetu iom da. Kaj kiam li preskaŭ fintrinkis la kafon, li donis al mi la taseton dirante "Trinketu!". Ĉiu, kiu almenaŭ unufoje en sia vivo trinkis kafon, scias, ke je la fino restas ĉiam iom da sukero ĉe la fundo; ĝuste pro tio, la kafo estis, por mi sepjara infano, dolĉa kaj agrabla.
Post iom da tagoj, kaŝe mi trinkis taseton da kafo sed sensukera, kaj mi ege malŝatis... ĝis tiom, ke mi ne plu trinkis kafon dum jaroj.
Poste, mi eniris seminarion por pastriĝi. Kaj tiam mi memoras, ke ni havis ĉambron kie ni povis arigi ĉion por ke ĉio estu alirebla de ĉiu ajn. Tie, troviĝis ankaŭ kafilo. Kiam Francesco, mia kara amiko, pretigis kafon, la tuta koridoro pleniĝis kafodore. Kutime, mi ekis lerni jam tuj post la tagmanĝo, dum la aliaj iris futbali ĉe la korto. Jam je la 14a kaj duono, oni aŭdis la frapojn de la piedoj supreniri la ŝtuparon kaj marŝi la koridoron dum trablovo kunportis kafan anoncon. Pli malpli okazis la samo, kiel en la leginda romaneto de István Ertl, "la Postdomo":

«- Kafo preta!
[...] tra ĉiuj etaĝoj Pavlove ekfunkciis salivaj glandoj, rapidiĝis mesaĝtajpaj fingroj, frapiĝis necesejaj pordoj, kaj - dum tempero - en ĉambro Klaŭstralio eĉ la mura fendego, kovrita per kalendaro de Mona Turismo por 2003, forgesis plilarĝiĝi.»

Pasis jaroj, ekde tiam mi ne plu trinkis kafon, ĉar mi dum du jaroj dormis maksimume du horojn tage. Mi ne komprenis kial, kaj tio ege streĉis min kaj la lernejaj rezultoj ne estis tiom elstaraj...
Mi ne plu sukcesis dormi pli ol du horoj, maksimume tri dimanĉe, sed ne pli. Fine, io okazis. Mi trovis knabinon kiu montriĝis komprenema rilate min kaj miajn problemojn. Kaj danke al ŝi, mi komprenis kio okazis. Mi timis enui, ne plu memori miajn sonĝojn, koŝmari kaj, ĉe la vek(iĝ)o, alfronti novan malbelan tagon.
Hodiaŭ mi trinkis kafon ĉe mia onklino, sed male ol 12 jaroj antaŭe, mi trinkis taseton da kafo, ĝisfunde kaj per kulereto mi gustumetis ankaŭ la fundan brunsukeron.
Mi ĝojas, ke nun mi ne havas la problemojn kiuj teruris min. Se mi ne plu memoras miajn sonĝojn, koŝmarojn aŭ ion ajn, mi simple prifajfas, kaj inventas ilin el nulo. Nomu tion: noveli, poemi. Mi simple nomas tion: vivi.
Bonan kafon al ĉiuj!

1 komento - Afiŝu novan komenton

feb. 19-a, 2006 12:33 am amaskomunikiloj

tejo-oficejo: ĉiuj pri Torino....
tejo-oficejo: .... paroli *nun* pri Torino...???!
tejo-oficejo: ŝajnas ke iu mistrafis la tempon!
tejo-oficejo: preterdormis la epokon!
tejo-oficejo: la TEJK-Kunsido en Torino jam estis, novembre 2005!
Nicola, nenifaranto: jes... kiu parolas pri ghi?
tejo-oficejo: ĉiuj amaskomunikiloj
Nicola, nenifaranto: ah tiuj...
Nicola, nenifaranto: :D:D

Afiŝu novan komenton

feb. 18-a, 2006 05:07 pm och frihetsklockorna ringa!

el: http://www.prato.linux.it/~lmasetti/canzonicontrolaguerra/canzone.php?id=3171&lang=it
Elegi för Salvador Allende
de Björn Afzelius

Vindarna slutade blåsa.
Fåglarna slutade sjunga.
Tiden stod plötsligt stilla;
Det var som om allting höll andan.

Salvador Allende vargtimmen slår.
Men en dag skall skyarna skingras
och frihetsklockorna ringa,
och Chile läka sitt sår.

Himlarna mörknar och mullrar.
Blixtarna skär genom rymden.
Regnet piskar mot jorden.
Männskorna kurar i stormen.

Salvador Allende vargtimmen slår.
Men en dag skall skyarna skingras
och frihetsklockorna ringa,
och Chile läka sitt sår.

Så kommer den iskalla natten
med hunger och bultande hjärtan;
Med tungor som viskar i mörkret
om skräcken som bindar oss samman.

Salvador Allende vargtimmen slår.
Men en dag skall skyarna skingras
och frihetsklockorna ringa,
och Chile läka sitt sår.

Kanoner, gevär och soldater
kan bara ta våra kroppar,
men frihetsdrömmen inom oss
kan inga hotelser stoppa.

Salvador Allende vargtimmen slår.
Men en dag skall skyarna skingras
och frihetsklockorna ringa,
och Chile läka sitt sår.

1 komento - Afiŝu novan komenton

feb. 17-a, 2006 11:50 pm Morti pro idealoj - Brassens

el: http://www.prato.linux.it/~lmasetti/canzonicontrolaguerra/canzone.php?id=396&lang=it

СМЕРТЬ ЗА ИДЕЮ

Пасть за идею? Что ж,идея неплохая
Я сам едва не пал под натиском людей,
Что с криками "Ура!",плакатами махая,
Шли плотною толпой на смерть ради идей
Пристроившись в хвосте, как будто на аркане,
Поплелся вслед и я, тихонько подхватив,
Их песню, но уже на собственный мотив:
Умрем ради идей! Я - за! Двумя руками!
Умрем! Но стариками!

Пусть кажутся порой намеренья благими,
Не следует хватать идеи на лету,
А то, неровен час, отдашь концы во имя
Той, что уже назавтра будет не в ходу.
Приятно пасть в бою с идейными врагами,
Но горько в смертный час понять, что прогадал,
Что в спешке не за ту идею жизнь отдал...
Умрём ради идей! Я - за! Двумя руками!
Умрем! Но стариками!

Речистые вожди на нашей с вами тризне
Твердят на все лады, что ради их идей
Не жалко, черт возьми, и миллиона жизней
Но сами не спешат расстаться со своей
Туда, где льется кровь, их не загнать пинками.
За делом рук своих, следя из-за кулис,
Похоже, все они когда-то поклялись:
"Умрём ради идей! Мы - за! Двумя руками!
Умрём! Но стариками!"

Затмили небосвод знамёна сект и фракций,
Девизов пруд пруди и лозунгов не счесть,
И мучает вопрос безусых новобранцев:
Какую из идей для смерти предпочесть?
И выбрав наугад, за новыми богами
Бегут они гурьбой на новой бойни шум
Но мудрый не спешит в могилу наобум:
Умрём ради идей! Я - за! Двумя руками!
Умрём! Но стариками

Когда бы рай земной, обещанный не раз нам,
И вправду мы могли построить на крови,
Давно бы цвел наш мир оазисом прекрасным
И вместо воронья нам пели б соловьи.
Но снова на "потом", как повелось веками,
Отложен век златой, и боги жаждут вновь
Вновь смерть рождает смерть и снова льется кровь
Умрем ради идей! Я - за! Двумя руками!
Умрем! Но стариками

Зовущие на смерть, умрите! Это просто ж!
Но ради всех святых, не трогайте других
Для многих эта жизнь - единственная роскошь,
Отмерен путь земной - отсрочек никаких.
Костлявая точна без ваших понуканий
Будь проклята пора безвременных кончин
Под возгласы "Ура!", под скрежет гильотин...
Умрем ради идей! Я - за! Двумя руками!
Умрем! Но стариками.

4 komentoj - Afiŝu novan komenton

feb. 17-a, 2006 04:15 pm Esperanto - ĉu lingvo de paco? "

La 30a IJF en Umbrio de la 13a ĝis la 18a de aprilo 2006
En Torricella, ĉe lago Trasimeno, oni diskutos ĉu esperanto estas aŭ povas esti lingvo de paco

30a INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO
" Esperanto - ĉu lingvo de paco? "


Nia Festivalo estas unu el la plej ŝatataj junularaj renkontiĝoj en la tuta Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantan bonetoson, miksaĵo de amikemo, ĝuado, malsameco-respekto. Partoprenas kaj fluparolantoj kaj komencantoj, kaj vi ege facile amikumos kun geitaloj kaj eksterlandanoj.
Oni povas partopreni kiel plenkotizanto aŭ memzorganto. Helpe de vi ni faciligos al la partoprenantoj vojaĝi eksterlanden: informiĝu ĉe la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de via ŝtato pri la protokoloj kaj kontaktu nin.
Ĉiu-jare IEJ elektas temon por la Festivalo, pri kiu oni prelegas, diskutrondas, laborgrupas. La distra programo trakteblas en la nokta universitato. Dumtage oni povas elekti kursojn pri dancado, memdefendo, ktp. Okazos kursoj pri la itala kaj pri esperanto, por
komencantoj kaj progresintoj. Dum la vespera programo ofte okazas: koncerto, teatraĵo, internacia vespero, dumnokta promenado en la urbo, ktp.
Funkcias dum la tuta nokto la trinkejo, la dancejo kaj la gufujo. Helpe de la lokaj komunumestroj, ni klopodas vidigi la belaĵojn de la ĉirkaŭaĵo. Kutime oni eskursas duontagon. Kiel konate, nenio farendas dum la festivalo: ĉiu mem decidas kiamaniere (mal)ŝpari sian tempon.

Aliĝu rekte: http://iej.esperanto.it/ijf/2006 aŭ skribu al
ijf.admin ĈE esperanto.it por kromaj informoj.

Nicola Ruggiero
gazetara IEJ-ataŝeo
nicola.ruggiero ĈE esperanto.it

Afiŝu novan komenton

feb. 13-a, 2006 11:40 pm se...

Se vi ghis nun taksis min stulta, freneza, itala kaj mokema vi ja konis min. Jen kroma pruvo ;-)

Dankon al Irek, Anna kaj chefe Irminka ;-)

Afiŝu novan komenton

feb. 13-a, 2006 11:16 pm :-D

(23:11:47) il fannullone | la nenifaranto | leniuch: kiel vi diras germane "nenifaranto"?
(23:12:14) Felix: mh, pejorative "Nichtsnutz", sed tio estas pli vere sentaŭgulo
(23:12:23) il fannullone | la nenifaranto | leniuch: :D
(23:12:27) Felix: vidu, en Germanio tiaj homoj ne ekzistas
(23:12:23) il fannullone | la nenifaranto | leniuch: :D :D :D

2 komentoj - Afiŝu novan komenton

Back a Page