?

Log in

No account? Create an account
   Journal    Friends    Archive    Profile    Memories
 

Mi kaj la kafo - taglibro de nenifaranto

feb. 19-a, 2006 05:45 pm Mi kaj la kafo

Kiam mi estis infano, mi estis ĉiam ravita de la plenkreskuloj kiuj post la tagmanĝo dimanĉa trinkadis malrapide brunan likvaĵon varmegan. La tuta manĝoĉambro pleniĝis je ties odoro kiu tiklis mian nazon kaj mian scivolemon tiel, ke mi volis gustumeti ĝin. Panjo, mi memoras, ne aprobis, ĉar "Vi tro etas". Tio estas laŭvorta traduko, kompreneble! Ĉar tiam mi estis ege dika :-) se mi trovos fotojn pri mi, mi certe montros por doni al vi ceteran ridon ;-)
Paĉjo, male, iomete konsentis, ke mi gustumetu iom da. Kaj kiam li preskaŭ fintrinkis la kafon, li donis al mi la taseton dirante "Trinketu!". Ĉiu, kiu almenaŭ unufoje en sia vivo trinkis kafon, scias, ke je la fino restas ĉiam iom da sukero ĉe la fundo; ĝuste pro tio, la kafo estis, por mi sepjara infano, dolĉa kaj agrabla.
Post iom da tagoj, kaŝe mi trinkis taseton da kafo sed sensukera, kaj mi ege malŝatis... ĝis tiom, ke mi ne plu trinkis kafon dum jaroj.
Poste, mi eniris seminarion por pastriĝi. Kaj tiam mi memoras, ke ni havis ĉambron kie ni povis arigi ĉion por ke ĉio estu alirebla de ĉiu ajn. Tie, troviĝis ankaŭ kafilo. Kiam Francesco, mia kara amiko, pretigis kafon, la tuta koridoro pleniĝis kafodore. Kutime, mi ekis lerni jam tuj post la tagmanĝo, dum la aliaj iris futbali ĉe la korto. Jam je la 14a kaj duono, oni aŭdis la frapojn de la piedoj supreniri la ŝtuparon kaj marŝi la koridoron dum trablovo kunportis kafan anoncon. Pli malpli okazis la samo, kiel en la leginda romaneto de István Ertl, "la Postdomo":

«- Kafo preta!
[...] tra ĉiuj etaĝoj Pavlove ekfunkciis salivaj glandoj, rapidiĝis mesaĝtajpaj fingroj, frapiĝis necesejaj pordoj, kaj - dum tempero - en ĉambro Klaŭstralio eĉ la mura fendego, kovrita per kalendaro de Mona Turismo por 2003, forgesis plilarĝiĝi.»

Pasis jaroj, ekde tiam mi ne plu trinkis kafon, ĉar mi dum du jaroj dormis maksimume du horojn tage. Mi ne komprenis kial, kaj tio ege streĉis min kaj la lernejaj rezultoj ne estis tiom elstaraj...
Mi ne plu sukcesis dormi pli ol du horoj, maksimume tri dimanĉe, sed ne pli. Fine, io okazis. Mi trovis knabinon kiu montriĝis komprenema rilate min kaj miajn problemojn. Kaj danke al ŝi, mi komprenis kio okazis. Mi timis enui, ne plu memori miajn sonĝojn, koŝmari kaj, ĉe la vek(iĝ)o, alfronti novan malbelan tagon.
Hodiaŭ mi trinkis kafon ĉe mia onklino, sed male ol 12 jaroj antaŭe, mi trinkis taseton da kafo, ĝisfunde kaj per kulereto mi gustumetis ankaŭ la fundan brunsukeron.
Mi ĝojas, ke nun mi ne havas la problemojn kiuj teruris min. Se mi ne plu memoras miajn sonĝojn, koŝmarojn aŭ ion ajn, mi simple prifajfas, kaj inventas ilin el nulo. Nomu tion: noveli, poemi. Mi simple nomas tion: vivi.
Bonan kafon al ĉiuj!

1 komento - Afiŝu novan komentonPrevious Entry Share Next Entry

Comments:

De:(Anonymous)
Dato:junio 20-a, 2007 11:38 pm (UTC)

IRNrFiXsWLAicZTDbrx

(Ligilo)
a6a7d2745ee994377352f07b209ce0d6