?

Log in

No account? Create an account
   Journal    Friends    Archive    Profile    Memories
 

taglibro de nenifaranto

feb. 8-a, 2006 12:59 pm en Varsovio

Ve, mi ne povis ne blogi esperante! Ĝuste (aŭ ĵuzde?) pro tio, jen mi ĉi tie ĉar mia ttt-ejo estas rekonstruenda :)
Mi fartas ĝenerale bone, ĉi tie la etoso estis belega kaj hodiaŭ je la 18a mi alflugos Italien, Romen pliprecize, kaj trajnos ĝis Viterbo kie loĝas miaj onkloj! kaj poste ek al hejm'!
Verŝajne iuj sin demandas "Kial vi estas en Pollando kaj kial en Varsovio?"; nu, respondo jen pretas: mi studas ĉe postdiplomaj interlingvistikaj kursoj en Poznań kaj mia amiko Maciej ĝentile kaj bbbonkore (legu kun itala akĉento, bbbonvolu!) gastigas min ĝis hodiaŭ posttagmeze.
Por la amikoj: mi alte k forte sukcesis en ĉiu ekzameno :) mojose, verŝajne mia eseo pri la blog-fenomeno en Esperantlingvio estos eĉ publikigota en iu revuo (ve, mi nenion memoras :S).
Nun mi volas fini per poemo de Eŭgeno MIĤALSKI. Nepre legu lian Prologon.

Al virino

de Eŭgeno MIĤALSKI

El Eŭgeno MIĤALSKI, Plena poemaro, FEL, 1994, p.151

Mi kaj vi: jen kontrasto, jen sumo,
mi kaj vi: jen eksplodo, jen fal',
mi kaj vi: jen abismo, jen lumo,
mi kaj vi: jen nur "de", kaj jen "al",
mi kaj vi: jen ripoz', jen laboro,
mi kaj vi: jen pasio, jen lac',
mi kaj vi: jen plezur', jen doloro,
mi kaj vi: jen ridet', jen grimac',
mi kaj vi: jen poemo, jen prozo,
mi kaj vi: jen naiv', jen rafin',
mi kaj vi: jen donac', jen almozo,
mi kaj vi: jen komenco, jen fin'.

Nuna humoro: contemplativecontemplative

4 komentoj - Afiŝu novan komenton

jan. 11-a, 2004 02:46 pm memoroj

hieraŭ vespere mi vesperumis kun la frato de unu el miaj eks-koramikinoj, Teresa, eble unu el unuaj amoj sinceroj fare de mi... kun ŝi mi travivis belegajn momentojn. Mi ne scias, se nun mi diros stultaĵon, tamen mi pensas, ke Teresa estintas la unua knabinon, al kiu mi vere enamiĝis...

Parfum’ miela, dolĉa, nova, bela:
el Psiĥe certe ĝi plusupreniras
ĝis de Amor’ la nazo. Dam’ ĉiela
lin frenezigas ame, ŝi elspiras

profunde kiam ŝin, la damo bela,
vangkisas li, Amor’; brakumo miras
de supre, brakoj liaj ŝin, juvela,
dolĉete ĉirkaŭprenas: nun Am’ diras.

Mil kisoj sur la vangoj kaj la kolo,
mil kisojn vidas la preterpasantoj,
mil kisoj estis, nokte, la Popolo.

Amor’ kaj Psiĥe estas amaj kantoj,
Amor’ kaj Psiĥe estas for de l’ solo,
Amor’ kaj Psiĥe estas estas esperantoj.

poste ŝi forlasis min:

Amintis mi vin: per la mens' kaj kor',
brakumoj kaj mil kisoj, dir, malfia
kaj vera korinklino; sen amor'
ni unuigis nin, trezor' vi mia.

Plorintis mi pro vi: en tiu hor'
tre malfacila mi min perdis: "Sia
vizaĝo ĉesos esti mia, for
de ŝi promenos mi al voj' histeria".

Trinkintos mi likvoran rozan vinon
por min amuzi kaj forgesi finon
mian kaj diri al la kor': "Forgesu".

En sol' mi preĝos Dien ĉe l' aŭror'
kaj poste diros mi: "Ho, mia kor',
nun maltrankvile bati rajte ĉesu".

post kiam ŝi forlasis min, mi ja trovis du knabinojn, tamen ne enamiĝante al ili... kaj, dank'al du elementoj vere gravaj en mia vivo (la dia providenco kaj esperanto) mi retrovis amikinon en Hungario, kaj ĉiknabino estas mia savankro :D dank'al ŝi, mi ree malkovris la ĝojon vivi, ami kaj amati... mia eksa plejbona amikino, Francesca, diris iam al mi, ke amo egalas al suferi... ankaŭ tio veras...

Malhavas mi l' feliĉon kiam sola
mi estas en ĉi ĉambro kaj gitaron
mi ludas. Etas la repertuaro,
ĉar estas nur gitar' kaj mi, Nicola,

sur la scenejo, sonas B bemola
- plektrum’ – mi pensas pri okulparon
vian - E sepa, daŭre kaj post kvaro,
okulfermite, G majora mola -

malsupreniras larmo el l' okulo,
pro tio sekvas D malmola; tuje
malsupren, reen, kiel larm' kaj amo,

jen mia stranga kanta am-deklamo,
mi, sopirantas vin, mi haleluje
kantados ame versojn de Katulo.

Katulo... mi enmetis, en soneton, la plej famajn versojn de la neoterika poeto, jen ili:

Malamas mi kaj amas, kaj l' kialon
ne scias mi, krom senton kaj turmenton.

Kaj jen alvenas, mia-kapen, la memoro pri mia eksamikino Francesca... mi ne scias kial, sed ankaŭ ŝi forlasis min... antaŭ longa tempo, ŝi telefonis al mi, kaj ŝi diris, ke ni du disiĝis ja pro ŝia volo... ŝi diris, ke ni disiĝis, ĉar ŝi pensis ke mi enamiĝis al ŝi... kaj tio tute ne veras! pro tio, mi tuj klarigis al Francesca, ke mi ne enamiĝis al ŝi, sed mi nur amikamas ŝin... sed nenio taŭgis, ĉar ŝi eĉ ne volas vidi min... kaj tio ne estis bona por mia humoro...

ĉi-jaron, mi ŝanĝis lernejon (pro multaj kialoj... iam mi klarigos) kaj trovis multegajn geamikojn, inter kiuj estas Arianna. Ŝi estas lertega kaj en lernejaj fakoj kaj en amikeco, kaj estas bele havi personon amika kiel ŝi. Ŝi ankaŭ verkas poemojn kaj lasttempe pro mia instigo ankaŭ novelon pri la mistikaj krizoj de nia profesoro pri ĥemio.

nun, mi havas revon... iri hungarien...

Afiŝu novan komenton

jan. 5-a, 2004 10:17 am unua mesagxo

mi uxauxas!! jen mia unua mesagxo en LiveJournal! malgraux mi jam havas mian propran blogon cxe http://www.yksi.org/~miklos/blog/ mi, tamen, volas provi cxi servilon :-)

cxu iu povas diri al mi, kiel plibone uzi LiveJournal? mi ne komprenis, pri kiel eniri komunumon "esperanto"...

Nuna humoro: busy
Nuna muziko: One Year Of Love-Queen-A Kind Of Magic

Afiŝu novan komenton

Forward a Page